Arbustetaro

Arbustetaro en Pennines-Montaro en Okcidenta Jorkŝiro, Anglujo. Krudaj gresoj kaj filikoj emas superregi precipe en areoj kun alta precipitaĵo.
Vasta arbustetaro en la Dezerto de Kimrujo

Arbustetaro (angle : moor, moorland) estas vegetaĵaro kiu precipe troviĝas en altebenaĵaj areoj, karakterizite de malalte kreskantaj plantoj sur acidaj grundoj. Ĝi parencas al erikejo, kvankam spertuloj malkonsentas pri precise kio diferencigas ambaŭ biotopojn. Ĝenerale, arbustetaroj troviĝas en altaĵaj regionoj kun alta precipitaĵo, dum erikejoj rilatas al malaltaĵaj vegetaĵaroj kiuj kutime rezultas el homa agado [1] . En erikejoj, plantoj el la genro eriko abundas. Ne ĉiuj arbustetaroj estas erikejoj.

Arbustetaj biotopoj estas la plej vastaj en tropikaj Afriko kaj Sudameriko sed ili ankaŭ situas en norda kaj okcidenta Eŭropo, norda Aŭstralio, Nordameriko, Mez-Azio, kaj Hindujo. Plejmulte da la arbustetaroj de la mondo estas tre diversaj ekosistemoj. En la vastaj arbustetaroj de la tropikoj, biodiverseco povas esti tre granda. Arbustetaro ankaŭ parencas al tundro (kie temas pri ĉiamfrosta grundo),[1] aperante kiel tundraj retiriĝejoj kaj okupante la transiran zonon inter permafrosto kaj la natura arba zono. La limo inter tundro kaj arbustetaro konstante forŝoviĝas kune kun klimataj ŝanĝiĝoj.

  1. 1,0 1,1 Rackham, Oliver. (1986) The history of the countrysid. Dent. ISBN 978-1-8421-2440-6.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search